Kio okazas en Vikipedio?
S-ro Andy Künzli estas konata pro diversaj konfliktoj (interalie kun CDELI kaj s-ro Claude Gacond), konfliktoj kiuj multiĝas lastatempe, en rilato kun la enciklopedia verko kiun li aŭtoris.
S-ro Andy Künzli estas konata pro diversaj konfliktoj (interalie kun CDELI kaj s-ro Claude Gacond), konfliktoj kiuj multiĝas lastatempe, en rilato kun la enciklopedia verko kiun li aŭtoris.
La arbitracia instanco de la Esperanta Civito oficas laŭ dujaraj mandatoj. La nuna ĉesos fine de februaro 2010. Tial la Konsulo enskribis en la tagordon de la venonta Foruma sesio (Ĉaŭdefono, 11 aprilo 2009) la renovigon de la Kortumo. La Kortumon fakte elektas ne la Senato, sed la asembleo de la paktintaj establoj, do la Forumo.
La nombro de individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio en 2008 falis al 5.702, kun ronda perdo de kvin procentoj kompare kun 2007 (6.011). “Tio estas la plej malgranda nombro post la Dua Mondmilito. La antaŭa malrekordo estis 5.713 en la jaro 2002” publike rimarkis Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, kiu plu komentariis:
La 17a numero inaŭguras la kvinan jarkolekton de “Femina”, kiu politike reprenas la temon “seksa perforto” de pli frua numero, precipe danke al la mesaĝo de sen. Chamberline Nguefack okaze de la 8a de marto 2009.
La kvardekan jarkolekton de “Literatura Foiro” markas la belaspektaj kovriloj de Leonora Gonzalez el Meksiko, kiuj estas ligitaj kun la 150-jariĝo de Zamenhof. En ĉiu numero de 2009 eseo de elstara esperantologo omaĝos la datrevenon de la Majstro. En la ĵusa, februara numero estas tiu de Carlo Minnaja pri Zamenhof la verkisto.
Estas legebla rete la mesaĝo de Sen. Chamberline Nguefack el Dualo, vickonsulo pri socialaj aferoj kaj tria mondo, kun delego pri la virina temaro, okaze de la Oka de Marto 2009. La mesaĝo aperis jam en la unua ĉi-jara numero de “Femina” kaj en la tria de “Heroldo de Esperanto”. Pliaj publikigoj estos bonvenaj.
Jam de la pasinta monato la kvar direktoraj salajroj en Esperantio (neniu asignita al virino) fariĝis tri: Kreŝimir Barkoviĉ pensiiĝis kaj lia dunginto (Sennacieca Asocio Tutmonda) jam delonge decidis elimini lian postenon, por ŝpari monon.
Januaro 28: Nia historia pasinteco (prelego de Viktor Penkov)
Februaro 18: Pri nia sano (gastas d-ino St. Kirĉeva)
Februaro 25: Jarkunveno de EDK “D-ro Ivan Kirĉev”
Marto 5: Muzika vespero okaze de la Internacia Virina Tago
Marto 18: Virinoj kaj poezio (tema vespero)