Esperanto en ALTE-laborgrupoj
Trideko da fakuloj reprezentis dek kvar lingvojn en la laborgrupoj de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, kiuj kunvenis hieraŭ kaj hodiaŭ en Alcalá de Henares, apud Madrido, gaste de Instituto Cervantes. La lingvoj estis: angla, bulgara, ĉeĥa, dana, eŭska, franca, galega, germana, itala, kastilia, kimra, nederlanda, portugala kaj esperanto.