Helika adreso de nia retagentejo
Kiel jam legeble de certa tempo en la titolpaĝo, la novaĵagentejo HeKo havas oficialan poŝtan adreson ĉe la Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito, strato Edinburgo 26, BE-1050 Bruselo, Belgio.
La gekolegoj uzantaj informojn el HeKo por artikoloj en siaj paperaj periodaĵoj estas afable petataj sendi pruvekzempleron de la koncerna numero al la supra adreso.