La finvenkismo silentas pri la morto de Fidel Castro

HeKo 624 7-A, 29 nov 16

Nenia publika komentario venas el Sennacieca Asocio Tutmonda (laŭ memdifino, laborista asocio) kaj el Universala Esperanto-Asocio (kiu du fojojn mondkongresis en Kubo) post la morto de Fidel Castro, kiu difinis sin mem “soldato de Esperanto”.

Same silentaj estas la (ankoraŭ vivantaj) plej konataj esperantistoj kun komunista membrokarto.

Ĉu ili hontas pri si mem?

Kalle Kniivilä torpedas TEJOn en Afriko

HeKo 624 1-A, 26 nov 16

La skandalgazeto “Libera Folio” torpedas la iniciaton de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Afriko. Esplorante la oficialajn aktojn de la projektoj Erasmus Plus ĝia redaktoro Kalle Kniivilä malkovris, ke la ĉefa organizanto de la Internacia Junulara Kongreso venontjara en Togolando estus Unuiĝo Togolanda por Esperanto, kvankam UTE mem negis kaj plu negas sian envolviĝon.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.