Oficiala komuniko de UETA pri Afrika Kongreso
Antaŭ kelkaj monatoj ni invitis al la kunorganizado de nia 6a Afrika Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 20a ĝis la 25a de decembro 2015 en Togolando kun la temo :”Unua tasko nia”.
Antaŭ kelkaj monatoj ni invitis al la kunorganizado de nia 6a Afrika Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 20a ĝis la 25a de decembro 2015 en Togolando kun la temo :”Unua tasko nia”.
La reformo de la statuto de TEJO, ĵus aprobita de la UEA-Komitato, ne trafis la ratifon fare de la TEJO-Komitato mem, kiu en sia lasta kongresa sesio decidis prokrasti la decidon, nome alpreni ĝin samtempe kun la aprobo de la kontrakto difinonta la rilatojn inter la du jure sendependaj asocioj.
Se la Komitato de UEA ne estis unuanima pri la novaj rilatoj kun TEJO, leviĝis kritikoj ankaŭ en la Komitato de TEJO, kies unua sesio pasis hodiaŭ en Wiesbaden (Germanio), dum la 71a Internacia Junulara Kongreso.
Inter la diversaj mensogoj en la skandalisma retgazeto pri kiu responsas Kalle Kniivilä, lastatempe aperis la sekvaj:
La Komitato de Universala Esperanto-Asocio ĵus donis verdan lumon al la jura sendependiĝo de sia junulara sekcio. La evento eble estas la organize plej grava en la historio de TEJO, post la fondo kiel TJO en la nederlanda SAT-medio (1938) kaj la transformo al TEJO, kiel junulara sekcio de UEA (1956).
La alternativo levita de la prognozo en HeKo estis solvita favore al f-ino Veronika Poor, kiu estos dungita kiel ĝenerala direktoro en Roterdamo post la pensiiĝo de s-ro Osmo Buller. La decidon anoncis ĉi-matene prezidanto Mark Fettes al la Komitato de UEA.
“Historio de la esperanta literaturo” premieris en Lillo, nialingve dum la Universala Kongreso kaj franclingve en la ĉarma kadro de Librairie Internationale.
En Burundio estas normale, precipe en la pli alta teritorio, havi nebulon matene. Sed la nebulo dissolviĝas laŭ la tago. Ĉu tio koncernos ankaŭ la politikan horizonton de ĉi tiu lando borde de la Tanganika lago?