EKRA en Razgrado rimarkinde sukcesa
La 15a EKRA en Razgrado (Bulgario) komenciĝis 19 junio 2015 per poezia vespero kun Venelin Mitev.
Fine de junio ĉesos la lanĉopreza periodo por mendi la verkon de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer “Historio de la esperanta literaturo”.
Esperanta Naturamikaro estis oficiale invitita al kunlaboro kun la junulara sekcio de Naturfreunde International, kies sekretariato situas en Prago. La inviton komunikis f-ino Ŝarka Bambasova, nome de la tuta teamo.
La mondkongreso de Naturfreunde International prokrastis je plimulto la atribuon de la A-statuso al Esperanta Naturamikaro, kiu de post 2012 estas C-membro de NFI. Ne favoraj al tiu prokrasto, do por la tuja atribuo de la A-statuso, estis svisaj, italaj kaj flandra delegitoj; pozitiva ankaŭ la sinteno de la Junulara Sekcio de NFI.
La Esperanto-Klubo de Olomouc gastigis hodiaŭ sukcesan prezenton de rapsodia teatro, fare de c-ano Giorgio Silfer, bazita sur lia verko “La spegulo de Velodajo”, eldonita precize antaŭ dudek kvin jaroj.
Anjo Amika afablan inviton akceptis de la Biblioteko Ervin Szabó en Budafok, kie ŝi donos koncerton postmorgaŭ al ne esperantista publiko, ekde 18h00. Ŝi prezentas kantojn el sia KD “Bela revo”, eldonita de Kooperativo de Literatura Foiro, en 2002.
La Ĝenerala Asembleo de Internacia Konsilio de Virinoj agnoskis la rajton de Feminisma Esperanta Movado eniri la plej antikvan tegmentan organizon de la feminismo.
La Ekzekutivo de Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA) kunvokas la 6an Afrikan Kongreson de Esperanto al Lomeo (Togolando), 23-29 decembro 2015.
Konsciante ke UETA sola ne povas labori por la propagando de nia lingvo en Afriko, ĝia prezidanto c-ano Prince Henry Oguinye el Niĝerio petas la kunlaboron de la Esperanta Civito.
Laŭ invito de la prezidumo, la Konsulo de la Esperanta Civito kantis du strofojn de “La Espero”, ferme de la ĉi-matena sesio de la 34a Ĝenerala Asembleo de Internacia Konsilio de Virinoj, en Smirno/Izmir (Turkio). La sesio estis aparte dediĉita al interkulturaj temoj: per la voĉo de c-ino Marie-France Conde Rey esperanto estis unuafoje aŭdata en tiu medio.