De Pierre Bovet al mireja kolokvet'
Du kunprezidantoj de landa asocio, ses prelegantoj, du interpretistoj por tri franclingvaj aŭtoritatuloj (urbestroj de Neŭŝatelo kaj Ĉaŭdefono, membro de la kantona registaro).
Du kunprezidantoj de landa asocio, ses prelegantoj, du interpretistoj por tri franclingvaj aŭtoritatuloj (urbestroj de Neŭŝatelo kaj Ĉaŭdefono, membro de la kantona registaro).
Gec-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, aŭtoroj de la “Historio de la esperanta literaturo”, liveris hodiaŭ al la presisto la enhavon de la verko, el kio fontos post kelkaj semajnoj preskaŭ 800-paĝa libro. La preso okazos per usona teknologio, la bindo laŭ itala tradicio, apud Milano.
Umberto Mariani, kies “drapiritaj literoj” ornamis la kovrilojn de Literatura Foiro en 2013, informis pri la ĉeesto de pavilono pri paco en la ĉi-jara venecia bienalo de moderna arto. La pavilonon, asignitan al Kostariko, senarmea centramerika lando, projektis Mariani mem. Tio stimulis min viziti la bienalon, kie fakte la pavilono ne ekzistas, ĉar Kostariko retiriĝis.
En minora tono, sed ĉiam tre agrabla la 47a Internacia Konferenco de Poezio, disvolviĝanta en Bledo zorge de la Slovena PEN-Centro, al kiu PEN Internacia adjudikis la kunordigon de sia Pac-Komitato. Same kiel okazas por la Tradukarta kaj Lingvorajta Komitato, adjudikita al la Kataluna PEN, la financaj rimedoj lamas, kio speguliĝas en la organizado.
Kooperativo de Literatura Foiro ĝojas informi ke “Historio de la esperanta literaturo”, kies aŭtoroj estas ĝiaj kooperantoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, estas finverkita kaj enpaĝigata. Zorge de kooperantino Perla Martinelli pretiĝas la kovropaĝo, dum d-ino Laura Paccagnella teknike helpas por la enhavo. La livero al la presmaŝino okazos en ĉi tiu monato.
La revuo “Esperanto” havos novan ĉefredaktoron, sed ne antaŭ la nomumo de la nova direktoro, por kiu la kandidatiĝa limdato estas tre proksima: 31 majo 2015.
La kvara numero de “Heroldo de Esperanto” en la 91a jarkolekto analizas la delikatan momenton de Universala Esperanto-Asocio: ĝia Estraro (specife ĝia prezidanto) devas trovi novan ĝeneralan direktoron, decidi ĉu redungi aŭ maldungi la ĉefredaktoron, kreskigi la membraron… Kiel solviĝos la dilemo?