Andrzej Grzebowski mortis en Argentino

HeKo 564 2-A, 9 aug 14

La Universala Kongreso koincidis ne nur kun la futbala kaj financa funebroj de Argentino, sed ankaŭ fatalis al la pola aktivulo Andrzej Grzebowski: li mortis hieraŭ en Sud-Ameriko, dum dormo, post aktiva partopreno en la bonaera UK. Eksa komitatano de TEJO kaj de UEA, li estis konata precipe kiel entreprenisto, liginte sian nomon al la turisma societo Esperantotur.

Perado de privataj komunikoj

HeKo 563 7-C, 3 aug 14

La redakcio de HeKo peras privatajn komunikojn de legantoj nur se temas pri servo proponita de HeKo mem: ekzemple por mendi varbekzempleron de gazeto.

Ekster tiu kazo, la redakcio de HeKo peras ajnajn privatajn komunikojn de legantoj al paktintaj establoj, nur se la koncerna leganto havas la esperantan civitanecon, kaj identigas sin per persona nomo, familia nomo kaj CEN-kodo.

Universala Kongreseto en Bonaero

HeKo 562 9-A, 27 jul 14

Rekorde malgranda Universala Kongreso en Bonaero: nur sescento da efektivaj ĉeestantoj, la duono kompare kun la lasta antipoda kongreso (Adelajdo 1996); el ili, pli ol triono el Brazilo plus Argentino. Nur Vaŝingtono 1910, San-Francisko 1915 kaj Hago 1920 havis malpli da partoprenantoj; sed du el ili okazis en (post)mondmilita tempo, kaj neniun el ili organizis UEA.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.