Tiel aspektis Esperantio je la unua kanonpafo
Kion signifas Aŭgusto 1914 en la historio de Esperantio? Esence, la haltigon de tuta evoluo kaj la ekon de aliaj procezoj.
Kreskas la zorgemo en Universala Esperanto-Asocio pro la manko de estrara raporto, submetenda al la Komitato kaj al ĉiu asociano, laŭ la rajto statute donita eĉ al individuaj membroj, okaze de t.n. Ĝenerala Kunveno.
La paktintaj establoj rajtas registri siajn blazonojn, laŭ la artikolo 7 paragrafo 4 de la Konstitucio. Ĝis nun faris tion nur kvar paktintoj, nome: AEU, ENa, KCE, LF-koop.
Kliento de Fondumo Pro Esperanto proponas plentempan laborpostenon kiel privatan asistantinon por projekto de hotela entrepreno en germanlingvaj lokoj.
La longa diatribo inter s-ro László Szilvási kaj Hungaria Esperanto-Asocio pri pretendata kredito de la unua ĉe la dua jam atingis solvon negativan por Szilvási: laŭ propono de d-ro Gábor Márkus (HEA-komitatano ĉe UEA) HEA neniam pagos la koncernatan sumon.
Fondumo Pro Esperanto serĉas novan kontiston, por anstataŭi la nunan, kies ofico ĉesos fine de 2014.
Estas tri bazaj postuloj: a) honesta kompetento pri librotenado; b) scipovo de almenaŭ unu el la tri oficialaj svisaj lingvoj; c) posedo de la esperanta civitaneco.
Loĝloko: kie ajn, sed prefere en Eŭropo.