Kamiŝibajo en esperanto kontraŭ perforto al virinoj

HeKo 554 2-B, 21 mar 14

“La kamiŝibajo estas tute nova teatra ĝenro en la esperanto-literaturo, danke al la originala verkado de nia aŭtoro Giorgio Silfer” tiel d-ro György Nanovfszky, vicprezidanto de Esperanta PEN-Centro, enkondukis la dektrian Literaturan Kafejon organizitan de Fajszi Amika Rondo ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko hieraŭ en Budapeŝto.

La Akademio fermas sian publikan diskutliston

HeKo 553 7-A, 7 mar 14

La listo “AdE-diskuto” ekestis en la jaro 2000. Komence de februaro 2014 ĝi havis 188 membrojn, kio ŝajnas esti granda grupo por bezonata forumo, sed reale partoprenis dum la lastaj monatoj nur tri aŭ kvar personoj en la interŝanĝoj.

La konsilojn kaj regulojn oni centfoje malobeis. Kelkaj misuzis la liston per kopiado de longaj tekstoj el konataj, publikigitaj libroj.

Roza triangulo reaperas en Afriko

HeKo 553 3-C, 26 feb 14

En la naziaj ekstermejoj la malliberuloj ricevis koloran ŝtofopecon, por ke la gardistoj rekonu la kialon de ilia internigo. Nur la hebreoj surhavis flavan Davidan stelon, por la ceteraj temis pri triangulo. Post la ŝoao kaj la porajmoso (cigana, kun bruna triangulo), mankas vorto por la holokaŭsto de la tria kategorio laŭ kvanto: tiu de la roza triangulo, la samseksemuloj.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.