Pli da kolektivaj membroj en KCE
Post la statuta reformo de novembro 2013 triobliĝis la nombro da kolektivaj apogantoj de Kultura Centro Esperantista: al Kooperativo de Literatura Foiro, la sola konstanta kolektiva apoganto de post 1995, aldoniĝis Esperanta PEN-Centro kaj Feminisma Esperanta Movado, ambaŭ registritaj en Svislando kaj kun jura sidejo en Ĉaŭdefono.