UEA/TEJO akademianigis siajn (eks)redaktorojn
Neniu esperantologo kun la esperanta civitaneco kandidatis por la triona renovigo de la Akademio de Esperanto (eĉ unu el la elirantaj rezignis rekandidati, per iom polemika letero). Male, kandidatis la redaktoroj de la UEA-organo kaj de la socikultura revuo de TEJO, kaj la antaŭlasta redaktoro de la TEJO-organo; kompreneble ili ĉiuj estis elektitaj.