Prelego pri Boulton en PEN-konferenco
La poezio de Marjorie Boulton, kiel peranto de idealoj de paco, estos la temo de prelego de c-ano Giorgio Silfer, okaze de la Internacia Konferenco pri Poezio en Bledo (Slovenio), fine de marto.
Januaro 28: Nia historia pasinteco (prelego de Viktor Penkov)
Februaro 18: Pri nia sano (gastas d-ino St. Kirĉeva)
Februaro 25: Jarkunveno de EDK “D-ro Ivan Kirĉev”
Marto 5: Muzika vespero okaze de la Internacia Virina Tago
Marto 18: Virinoj kaj poezio (tema vespero)
Januaro 28: Nia historia pasinteco (prelego de Viktor Penkov)
Februaro 18: Pri nia sano (gastas d-ino St. Kirĉeva)
Februaro 25: Jarkunveno de EDK “D-ro Ivan Kirĉev”
Marto 5: Muzika vespero okaze de la Internacia Virina Tago
Marto 18: Virinoj kaj poezio (tema vespero)
La kunveno de hungaraj membroj de Amika Societo de d-ro Kálmán Kalocsay (hieraŭ matene en Budapeŝto) montris konsenton labori plu kune, sed je pli simpla formo, kaj nur post plia definitiviga kunveno, kiun partoprenu pli multnombra membraro, inkluzive de nehungaraj societanoj.
Kultura Centro Esperantista havis sian ordinaran Asembleon hieraŭ matene en Ĉaŭdefono, sub la prezido de sia dojeno, s-ino Sonja Brun. Krom pluraj apogantoj de KCE (el kvar landoj), ĉeestis ankaŭ la reprezentantoj de LF-koop, Esperanto-Societo Zürich, Svisa Esperanto-Societo.
Morgaŭ matene en Budapeŝto kunvenos la (hungara) membraro de Amika Societo D-ro Kálmán Kalocsay, laŭ kunvoko de ĝiaj vicprezidantoj (d-ro Barnabás Batta, d-ro Balázs Wacha) kaj sekretario (d-ro Árpád Máthé). La asembleo decidos pri la sorto de la societo.
Pri kamarado Jakvo Schram, prezidanto de la Plenum-Komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda, jam antaŭ kvar jaroj eminentaj maldekstruloj (kaj longtempaj SAT-anoj) aperigis interesajn informojn en “Le Monde Diplomatique” en esperanto. La tuta debato estas legebla rete. Ĉi tie ni aperigas nur du specimenojn.
Unu plia landa asocio decidis ĉi-semajne peti la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito: la koncernaj dokumentoj estas survoje, kaj estos ekzamenataj fare de membro de la Kortumo meze de marto, por konstati ilian regulecon kaj eventuale peti kompletigon antaŭ la transdono al la Forumo.
Scienca Instituto Zamenhof kaj Kultura Centro Esperantista bonvenigas al la unua Simpozio pri Homaranismo, okazonta en Ĉaŭdefono (Svislando) 17-21 aŭgusto 2009. La simpozio artikiĝos en prelegoj, ronda tablo, fakaj vizitoj kaj filmoprezentoj.
La Ruĝa grupo en la Senato de la Esperanta Civito ĝojas informi ke la kantona parlamento en Neŭŝatelo aprobis 18 februaro 2009 rezolucion favore al esperanto. La rezolucion proponis kiel unua Alain Bringolf, prezidinto de la komunista partio en Svislando.