Nova adreso por la Civita banko
Ekde 1 julio 2010, Fonduso Pro Esperanto havos apartan leterkeston. Por ĉiu komuniko per poŝto la adreso estos:
Pro Esperanto
CP 558
CH-2301 La Chaux-de-Fonds
Svislando
Ekde 1 julio 2010, Fonduso Pro Esperanto havos apartan leterkeston. Por ĉiu komuniko per poŝto la adreso estos:
Pro Esperanto
CP 558
CH-2301 La Chaux-de-Fonds
Svislando
Jam de du jardekoj kelkaj ekologiemaj UEA-anoj klopodas ŝanĝi la statuton de sia Asocio al direkto pli kongrua kun la mediprotektaj valoroj. La plej rimarkindaj estas la streboj de Wolfgang Gunther (Nula Horo) kaj Manfred Westermayer (Asocio de Verduloj Esperantistaj).
Kultura Centro Esperantista, komisiita laŭ direktivo Muhlemann, kaj Tietti-Instituto de Esperanto en Togolando, delegita de KCE por la nemediteranea Afriko, anoncas la sekvajn sesiojn laŭ LTSEC, Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito, la unua kaj la sola kiu proponas pri esperanto la kompletan sesnivelan ekzamenaron laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.
La 23an de aprilo [2010] David de Ugarte publikigis afiŝon en kiu li parolis pri la Esperanta Civito, unue pri kio ĝi estas kaj due pri tio en kion ĝi povus transformiĝi. Iom pli poste mi esperantigis tiun afiŝon por ebligi al esperanto-parolantoj nescipovantaj la hispanan partopreni en la diskutado.
De la 10a de marto ĝis la 1a de aprilo 2010 c-ano Mushosi Birindwa instruis esperanton al deko da membroj de ADES (Association pour la Défense des Ecritures Saintes = asocio por la Protektado de la Sankaj Skriboj). Ĝia sidejo troviĝas en Kigalo, la ruanda ĉefurbo, en la distrikto de Kicukiro.
La nuna Konsulo de la Esperanta Civito partoprenis en ronda tablo de la gazeto “La Ondo de Esperanto”, ĵus enretigita ĉe http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov10-20.htm
Se oni ŝatus citi la lernejojn afrikajn kie esperanto estas instruata, certe oni mencius Instituton Zamenhof en Lomeo (Togolando), kaj ankaŭ la lernejon de Codji en Benino. Jes, oni tuj reagu, ke tiu ĉi lernejo nomiĝas “Jules Verstraeten”.
La redakcio de HeKo demandas al sen. Giorgio Silfer, nuna Konsulo (2007-2011) de la Esperanta Civito: Vi certe legis nian analizon “La disidentoj sen dentoj”. Kion vi opinias pri ĝi?
En la numero 245 de “Literatura Foiro” (junio 2010) originala poezio uverturas per hajkoj de Nula Horo, inspiritaj de poemo de Miguel Hernández, kaj interludas per tri lirikaĵoj de Lina Gabrielli.
En la siberiaj kaptitejoj dum la unua mondmilito, kaj en la ĉirkaŭa situacio de fuĝo kaj rifuĝo, de ekzilo kaj azilo, formiĝis eble la unua aŭtenta Sprachraum de la originala esperanto-literaturo.
Neniu kandidato (almenaŭ tiel ŝajnas) por la estraro de la Akademio de Esperanto, krom la eliranta kvaropo. Tial dum pliaj tri jaroj oficos doktoroj John Wells, prezidanto; Brian Moon kaj Probal Dasgupta, vicprezidantoj; Renato Corsetti, sekretario kaj kasisto.
Laŭ invito de filé de las Indias informaticas, hodiaŭ la Konsulo prelegis en Madrido al la stabo de ĉi tiu unika transnacia kooperativo, fontinta el virtuala komunumo per interreto. La kooperantoj jam de kelka tempo eklernis esperanton, sed nur unu el ili, s-ro Manuel Ortega, flue parolas ĝin.