Ankaŭ en PEN la virtuala malsuperas la realan
Pro la pandemio ankaŭ la ĵus finita mondkongreso de PEN Internacia reduktiĝis je la virtualo, praktike sen debato. Ekzistas pli ol 140 PEN-centroj (inkluzive de la esperanta), sed kutime ne pli ol okdeko alestas fizike. Tial oni atendis multe pli vastan partoprenon ĉi-jare, sed aliĝis nur 72 (inkluzive de la nia). Des pli grave, nur 58 partoprenis en la balotoj.