Ekoficas la nova Kortumo
Ĉi-monate ekis la dujara ofico de la arbitracia instanco de la Esperanta Civito, laŭ la membraro elektita en Bruselo antaŭ precize unu jaro fare de la Forumo.
En la nuna Kortumo estas reprezentataj pli da kontinentoj ol antaŭe: krom Eŭropo kaj Oceanio, ankaŭ Ameriko. Kaj estas pli da virinoj ol antaŭe: du el kvin.