Helpi al Esperantio, venki super inflacio
La kreskanta malkonfido en la (investo)bankoj stimulas la malgrandajn ŝparemulojn demandi sin kie deponi sian monon, eventuale por helpi al la esperanta popolo.
La kreskanta malkonfido en la (investo)bankoj stimulas la malgrandajn ŝparemulojn demandi sin kie deponi sian monon, eventuale por helpi al la esperanta popolo.
Kelkaj bazaj kondiĉoj necesas por garantii la ekziston de Esperanto-Domo kaj eĉ prosperigi ĝin. Unue, la domo devas resti rimedo kaj ne fariĝi celo. Se la homoj iras tien precipe por flegado de la nemoveblaĵo, se homaj resursoj kaj mono investiĝas precipe por riparoj kaj purigado: la Domo agonias.
La Estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ŝanĝis sian opinion kaj rezignis pri Afriko: la 80a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en 2024 okazos en Ŝventoji, Litovio!
Dum en aprilo 2023 la publiko finfine ĝuas la oktobran numeron (de 2022!) de alia kultura revuo en esperanto (el Ameriko), en majo la abonantaro frandos jam la junian numeron (de 2023) de “Literatura Foiro”, organo de Esperanta PEN-Centro, fondita en 1970 de literatura rondo “La Patrolo”, produktata en Eŭropo.
La teamo de Esperanta PEN-Centro, kunlabore kun la skipo de la Formiketoj (organizanta la NaturAmikan KulturSemajnon en Katalunio), difinis la profesiajn oficojn por la proponita mondkongreso de PEN Internacia, kiu okazus en krozoŝipo dum la unua semajno de oktobro 2024.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis hodiaŭ parte telematike, sub la prezido de la Unua Vickonsulo, kun la partopreno de la invititaj Senataj grupestrinoj. Komence oni redistribuis tri delegojn: la konsorcia agendo transiris de informado al internaj aferoj, bibliotekoj kaj arkivoj de klerigado al informado, legacioj de internaj aferoj al eksteraj aferoj.
Dum sia hodiaŭa kunsido la Abeletoj difinis la provizoran programon de la 12a Kultura Esperanto-Festivalo, kiu disvolviĝos en Ĉaŭdefono ekde 24 julio 2023, per urba promenado (specife ĉiĉeronado pri la arkitekturaj kontribuoj de Edouard Janneret, antaŭ ol li fariĝis Le Corbusier) kaj la interkona vespero en la Esperanto-Domo.
Ekde la 2a de junio 2023 ne plu ekzistos la konto LFOI-I ĉe la financa servo de Universala Esperanto-Asocio. Lastaj enpagoj estas administrataj ĉi-monate. La perantoj kaj klientoj kiuj ankoraŭ uzis tiun konton ricevos apartan informon pri la estontaj pagokanaloj.
La 14a de aprilo 2023 (honore al la morto de Zamenhof, Tago de Ĉiuj Pioniroj kaj festotago laŭ la Konstitucio de la Esperanta Civito) meritas rememoron pri esperantanoj kiuj ĝuste en alia 14a de aprilo (1895) inaŭguris tutan movadon: la naturamikan. Tiam sesdeko da migrantoj rendevuis ĉe la Suda Stacidomo en Vieno: ili estis ĉiuj lokaj socialdemokratoj.
Iĝas pli kaj pli sombra la geopolitika horizonto, ne nur pro la eternaj konfliktoj en Afriko kaj la interslava milito en Eŭropo, nun ŝajne en pozicio de pato. Fakte ripetiĝas pri Formozo la sama paradigmo kiu kondukis al la milito en Ukrajno: granda potenco volas akiri teritorion kiu antaŭ pli ol jarcento ankoraŭ apartenis al ĝi (ĉi-kaze Pekino).
Tial ke la suba informo aperis en la oficiala retejo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo sen subskribo la 1an de aprilo, ni hezitis pri ĝia seriozeco.
Afrika Centro Esperantista en Togolando anoncas la lanĉon de kvar premioj. “Homoj tra la mondo vere dediĉas sin preskaŭ tute al Esperanto. ACE taskas al si disponigi distingilojn al iuj el tiuj homoj. Dum premioj havos nomojn de esperantistoj, aliaj esperantistoj precipe afrikaj havos tiujn premiojn pro laboroj faritaj. ACE disponigas almenaŭ cent eŭrojn por ĉiu premiito.”