Mandirola ne plu en la gvidaj organoj de TEJO
“Jen venas la fino de mia lasta komitata mandato kaj, post pli ol dek kvin jaroj, mi definitive forlasas la TEJO-Komitaton” anoncis Michael Boris Mandirola, 1 junio 2023. Li daŭrigis:
“Jen venas la fino de mia lasta komitata mandato kaj, post pli ol dek kvin jaroj, mi definitive forlasas la TEJO-Komitaton” anoncis Michael Boris Mandirola, 1 junio 2023. Li daŭrigis:
Virtuala renkonto kun la prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj estis atingita de UEA-reprezentantoj por 12 junio 2023, pri la temo “Konstrui komunan kompreniĝon per multlingvismo”. La renkonto disvolviĝos en la ses UN-laborlingvoj plus esperanto, per samtempa interpretado.
La 2an de junio 1887 (18an de majo laŭ la rusa kalendaro) la rusa cenzuro permesis la eldonon de la manuskripto pri “Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto”. Post tiu dato la manuskripto ne estis modifebla. Tiu dato aperas en la Unua Libro kaj estas la sola certa pri la naskiĝo de nia lingvo.
Laŭ direktivo Giordano, kvin bibliotekoj rajtas ricevi po unu ekzemplero de ĉiu nova eldonaĵo de aŭtoro havanta la esperantan civitanecon aŭ/kaj de establo aliĝinta al la Pakto. Tiuj bibliotekoj devas respekti kelkajn precizajn normojn. Unu el tiuj kvin ne plu ekzistas kaj tial forfalas el la listo: temas pri biblioteko “Hector Hodler”, aparteninta al Universala Esperanto-Asocio.
Konsultiĝo ene de Fajszi Amika Rondo kaj interkonsiliĝo kun la kongresa buroo de la Esperanta Civito ĵus kondukis al la unua formulado de projekto pri Danuba Esperanto-Rendevuo (DER) en Hungario dum majo 2024. DER okazis en la 1980aj kaj 1990aj en Vieno, Budapeŝto, Ŝvistovo kaj Belgrado, laŭ skemo de paralelaj studgrupoj je malsamaj lingvoniveloj kaj komuna distra programo.
Giorgio Silfer finverkis hodiaŭ en Budapeŝto sian deknaŭan teatraĵon, fakte la dekokan originale en esperanto. La titolo “Sur la fina benko” neniel koncernas la agonion de la finvenkisma Esperantio. La dramo ne rilatas al nia lingvo entute, kvankam aperas la frazo “Ŝajnas kabareto en esperanto”, ĝuste en la turnopunkto de la dialogo.
Ekde la Tago de la Esperanta Lingvo (2 junio 2023) Kultura Centro Esperantista enkondukas tarifaron por virtuala partopreno (ekzemple per skajpo) en aranĝoj en sia Esperanto-Domo, la sola en Svislando.
Por la unua fojo en Esperantio oni proponas kurson pri arkivistiko, en Ĉaŭdefono, 15-21 aŭgusto 2023. Kiel kutime avangardas Kultura Centro Esperantista, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.
La ordinara Asembleo de Esperanta PEN-Centro estas kunvokita al Ĉaŭdefono je la 27a de julio 2023, okaze de Kultura Esperanto-Festivalo. Tion decidis la Komitato de la Esperanta PEN, kiu kunsidis en Budapeŝto 24 majo 2023, en ĉeesto de la prezidanto (Julian Modest, rezidanta en la hungara ĉefurbo), de la vicprezidanto (Giorgio Silfer) kaj de du pliaj PEN-anoj.
Kiel redakti? La demandon kompletigis diversaj objektoj: invito, afiŝo, gazetara komuniko, raporto, artikolo… Pri ili trejniĝis virinoj kiuj havas la esperantan civitanecon, dum ĉi tiu semajno en Budapeŝto ĉe la orienta legacio, kadre de kunlaboro inter Feminisma Esperanta Movado kaj Fajszi Amika Rondo.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidos hibride 24 majo 2023 en Budapeŝto, sub la prezido de la Vickonsulo “ad acta”, kun la partopreno de la invititaj Senataj grupestrinoj.