Civitanoj en ARKONES 2011
ARtaj KONfrontoj en ESperanto (ARKONES), 23-25 septembro 2011 en Poznano, estis karakterizita de la kontribuoj de almenaŭ tri intelektuloj kaj artistoj kun la esperanta civitaneco.
ARtaj KONfrontoj en ESperanto (ARKONES), 23-25 septembro 2011 en Poznano, estis karakterizita de la kontribuoj de almenaŭ tri intelektuloj kaj artistoj kun la esperanta civitaneco.
La internaciaj abontarifoj de LF-koop, bazitaj sur la svisa franko, ne altiĝos por 2012. Ili restos la sekvaj:
Literatura Foiro (6 numeroj): 54,00 CHF
Heroldo de Esperanto (17 numeroj): 58,00 CHF
Femina (4 numeroj): 36,00 CHF
Homarane (unu dika kajero): 27,00 CHF
La stabo de Kultura Centro Esperantista kunvenis hieraŭ vespere en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono, por festi la adiaŭojn de Perla Martinelli kaj de Daniel Muhlemann. La prezidanteco de la unua kaj la sekretarieco de la dua finiĝos komence de 2012, sed dum la lastaj monatoj ĝi estos nur nominala.
Tri personoj kandidatiĝis por la posteno de ĉefredaktoro de “Heroldo de Esperanto”, kiu vakas de post la retiriĝo de c-ino Aneto Muhlemann, pro grava akcidento kiu perturbis ŝian vivoritmon. Ĉiuj tri estas virinoj: Anna Bartek, Paola Birgit Giommoni, Etel Zavadlav. Tial ke la dua ne plenumis la selektan trejnadon, restis nur du.
La Blanka Listo estas la tria kiu kandidatas por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, okazontaj 15 decembro 2011, kun la slogano “Civito bezonas kaj Popolon kaj Dion” kaj la simbolo “skizita prakristana fiŝo, profile, kun la kapo maldekstren”.
La KoKuSo (Komitato Kunordiga kaj Subtena) de la Verda Listo sukcesis ankaŭ ĉi-foje kunmeti dek naŭ nomojn por dek naŭ senataj postenoj, precipe danke al la enketado de sen. Perla Martinelli, kiu mem ne plu sidos en la Senato, post du fruktodonaj mandatoj.
La Verda Listo estas la dua kiu kandidatas por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, okazontaj 15 decembro 2011, kun la slogano “De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito” kaj la simbolo “Stilizita arbo simila al kverko, kun vasta ne fermita frondaro, centra ne vasta trunko kaj apenaŭ videblaj radikoj”.
La Ruĝa Listo estas la unua kiu kandidatas por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, okazontaj 15 decembro 2011, kun la slogano “Por Civito fondita sur la laboristaro” kaj la simbolo “Skizita terglobo, kun serpo stative, ĉirkaŭ la maldekstra tergloba duono, kaj martelo alte, eniranta la terglobon desupre kiel akso”.
Sub titolo “Literaturo – la mondlingvo” en Belgrado ĵus finiĝis la 77a Internacia PEN-Kongreso, kun la partopreno de 83 PEN-centroj. La esperanto-literaturon reprezentis c-ano Zlatoje Martinov, oficiala delegito, kun la asisto de d-ino Chiara Macconi, gaĝino kunlaboranta kun la esperanta popolo.
Hieraŭ finiĝis gravaj transformaj laboroj en la Esperanto-Domo de Kultura Centro Esperantista, zorge de Fondumo Pro Esperanto, kiel regio pri domflegado. La laborojn planis sen. Giorgio Silfer kaj fizike realigis c-ano Marek Bamberski.
Ni estas ĉi tie hodiaŭ [26 aŭgusto 2011] nome de Kultura Centro Esperantista por honori nian festaton, sinjoron Claude Gacond.
Kio estis Claude Gacond por KCE? Li estas unu el la tri ankoraŭ vivantaj kunfondintoj, fakte la sola kiu ĉeestas en la salono.
“Ni nepre devas plijunigi la esperantistaron en nia lando. De tio dependas ĝia estonteco! […] Mi esperas!”, skribas c-ino Dimitrinka Kateva, la novelektita prezidantino de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” — Razgrado (Bulgario) enkonduke en la n-ro 25 de “Esperantista Tribuno”.