AKSO (aso?) en la maniko de Roterdamo

HeKo 790 2-A, 28 jun 22

Administra Komuna Sistemo Organiza (AKSO) estas la nomo de la softvaro sur kiu baziĝas la preparata nova retejo, celanta plenan aŭtomatigon de la laboro en la Centra Oficejo de la Universala. Ĝi rezultas el kunlaboro inter UEA kaj TEJO, kiuj subskribis kontrakton en marto 2019, kun la devontigo liveri la pretan sistemon en novembro 2020.

En Eŭropo milito jam sur du maroj

HeKo 789 6-E, 20 jun 22

La Nigra maro ne estas plu la sola sur kiu etendiĝas la ukrajna milito. Kvankam armeaj operacoj koncernas nur la sudajn bordojn, la Balta maro eniris jam la fokuson de la eventoj. La plej rimarkindaj estas la fino de la skandinava neŭtraleco, pro la NATO-aliĝpeto fare de Finnlando kaj Svedio, unuflanke; kaj la ekonomia sieĝo de orienta Prusio, aliflanke.

En TEJO abundas municio sed mankas trupo

HeKo 789 5-A, 19 jun 22

a junulara sekcio de UEA “organizas du seminariojn dum la Internacia Junulara Kongreso 2022 en Nederlando. Ili utilas por lerni ion interesan, plibonigi vivresumon kaj partopreni la kongreson preskaŭ senpage. Bedaŭrinde ni ricevis malmulte da aliĝoj [13 por 40 postenoj] kaj ni riskas devi nuligi unu de la seminarioj kaj tiel ne povi uzi la monon kiun ni ricevis [de eŭropaj institucioj]”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.