Griza eminenco de UEA vizitis la Esperanto-Domon en Andaluzio
Hieraŭ la naturamikan Esperanto-Domon en Malago vizitis d-ro Francesco Maurelli, vicprezidinto de la Junulara kaj griza eminenco en la Universala. Lin bonvenigis gec-anoj Manuela Blanco, sekretario de Esperanta Naturamikaro, kaj Carlos Spinola, emerita universitata profesoro.