Laborposteno en germanlingvaj lokoj
Kliento de Fondumo Pro Esperanto proponas plentempan laborpostenon kiel privatan asistantinon por projekto de hotela entrepreno en germanlingvaj lokoj.
Kliento de Fondumo Pro Esperanto proponas plentempan laborpostenon kiel privatan asistantinon por projekto de hotela entrepreno en germanlingvaj lokoj.
La longa diatribo inter s-ro László Szilvási kaj Hungaria Esperanto-Asocio pri pretendata kredito de la unua ĉe la dua jam atingis solvon negativan por Szilvási: laŭ propono de d-ro Gábor Márkus (HEA-komitatano ĉe UEA) HEA neniam pagos la koncernatan sumon.
Fondumo Pro Esperanto serĉas novan kontiston, por anstataŭi la nunan, kies ofico ĉesos fine de 2014.
Estas tri bazaj postuloj: a) honesta kompetento pri librotenado; b) scipovo de almenaŭ unu el la tri oficialaj svisaj lingvoj; c) posedo de la esperanta civitaneco.
Loĝloko: kie ajn, sed prefere en Eŭropo.
La kovrilo de “Literatura Foiro” n-ro 269 (junio 2015) estas dediĉita al la ĉefverko de Isabel Allende, “La domo de la spiritoj”, kie esperanto ludas rolon de grava rekvizito. La koncernajn fragmentojn tradukis Giorgio Silfer, eseon pri la libro verkis nova LF-kunlaborantino, Martina Martinez Tuya de Minaya.
Kuraĝiga rezulto por la mikropartio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kiu kandidatis nur en Francio en la baloto por la Parlamento de Eŭropa Unio, 25 majo 2014: unuan fojon ĝi superis 30.000 voĉojn. Inter trideko da partioj, ĝi atingis relative altan pozicion inter la minimumaj (sub unu procento), praktike egala al la Partio de la Piratoj.
Post konsultiĝo interna al la redakcio de “Literatura Foiro” kaj la koncerna opinio de la eldonejo, la plej vivopova kultura revuo en esperanto (jam 44 jaroj senĉese, sume 269 numeroj) survojas ne al plioftiĝo (restos ses numeroj jare) sed al plidikiĝo (ĝis maksimume 80 paĝoj numere, anstataŭ la nunaj 56), kompreneble sen reklamo.