Unua lingvotesta sesio en Hispanio
Kadre de la baldaŭa Hispana Esperanto-Kongreso, Kultura Centro Esperantista kaj Andaluzia Esperanto-Unuiĝo organizas la unuan lingvotestan sesion en Iberio konforme al KEFR, Komuna Eŭropa Framo de Referenco: jam dek personoj kandidatas por diversaj niveloj.