UEA ne investos en Meksiko
Universala Esperanto-Asocio rifuzis la proponon starigi en Meksiko la oficejon de la Amerika Komisiono de UEA. Letero de s-ro Jasuo Hori, estrarano pri landa kaj regiona agado, sendita en septembro (kvar monatojn post la ricevo de la propono) informas pri la kialoj de tiu rifuzo.