Asistantoj por mondkongreso ene de mediteranea krozado
Estas anoncite ke la Esperanta PEN-Centro invitis la PEN-mondkongreson 2024, kaj ke la kongreso disvolviĝos sur ŝipo, ene de krozado sur la okcidenta Mediteraneo.
Por ke PEN Internacia akceptu, necesas garantii dekon da asistantoj por la kunvenoj: porti la mikrofonon al la parolontaj delegitoj, disdoni dokumentojn, helpi kongresanojn ĉe alveno/foriro.