Lapenna kaj Berlino en "Heroldo"
La lasta numero de “Heroldo de Esperanto” (14:2009) dediĉas tutan paĝon al Ivo Lapenna, okaze de la centjariĝo. La paĝo proponas historiografian analizon de Giorgio Silfer, intervjuon al Birthe Lapenna, recenzon de Carlo Minnaja, parton de la panegiro de Probal Dasgupta kaj, kompare, la tekstojn pri Lapenna en Vikipedio.