PEN kondamnas la invadon ordonitan de Putin
Esperanta PEN-Centro, kies organo estas la revuo “Literatura Foiro”, havas du tegmentajn organizojn: PEN Internacia kaj la Esperanta Civito. La dua prezentis rezolucion, proponitan de la Konsulo, kiu kondamnas la rusan invadon en Ukrajnon kaj kritikas Unuiĝintajn Naciojn pro ilia struktura malkapablo preventi, mediacii kaj haltigi la militon.