Jam tri iniciatoj estas planataj okaze de la Internacia Tago de la Esperanto-Biblioteko, kiun la direktivo Rogora pri Komuna Integra Biblioteka Sistemo en Esperantio fiksas por la tria semajno de oktobro ĉiujare.
La 13-an de aprilo en Moskvo, en la sidejo de Rusia Akademio pri Klerigo, okazis Internacia konferenco “Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj”. La celo de la konferenco estis pridiskuti la iniciaton de sciencistoj-esperantistoj enkonduki esperanton en studplanojn de diversnivelaj klerigejoj en Rusio.
La plej populara esperantisto en Afriko atingos morgaŭ sian kvindekan datrevenon. C-ano Gbeglo Koffi ricevis la gratulon unuavice de la Blanka grupo en la Senato, estrata de sen. Nelly Holevitch, al kiu aldoniĝis la persona gratulo de la Konsulo de la Esperanta Civito.
Esperantlingva Verkista Asocio estas trairanta fazon de interna debato kun profunda diverĝo. Unuflanke la prezidanto, Mauro Nervi, volas transformi ĝin al literatura akademio. Aliflanke kelkaj membroj, unuavice ĝia komitatano Gunnar Gällmo, volas resti asocio.
C-ano Holger Siebers vizitas ĉi-semajne la lernejon “Institut Zamenhof” en Lomeo, por renkonti diversajn Esperantianojn, unuavice c-anon Gbeglo Koffi. Lin akompanas s-ro Papajah, la direktoro de Akuma vilaĝo en Ganao.
Okaze de la 14a de Aprilo (forpaso de Zamenhof), Tago de la Esperantaj Pioniroj, ni publikigas la resumon de la parolado de la Konsulo, c-ano Giorgio Silfer, ĉe la inaŭgura sesio de la nova Parlamento, en Bruselo 19 marto 2007.
David-Emil Wickström, prezidanto de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo, respondis al demandoj pri la retgazeto ĉefredaktata de s-ro Kalle Kniivilä.
Kian rolon laŭ vi mia retgazeto (*) havas en la Esperanto-gazetaro? Nun bedaŭrinde preskaŭ klaĉgazeto.
Kiel la rolo de mia retgazeto laŭ vi ŝanĝiĝis dum la pasintaj kvar jaroj?
Lastmonate kreskis la Goldoni-repertuaro en esperanto: post “Kurioza okazaĵo” (trad. Orengo, 1934), “La servisto de du mastroj” (trad. Anev, 1974), “La gastejestrino” (trad. Minnaja, 1989), jen du novaj komedioj – “La kafejo”, tradukita de Carlo Minnaja, kaj “La ruza vidvino”, tradukita de Perla Martinelli.
Papo Benedikto XVI hodiaŭ bondeziris en pli ol 60 lingvoj, okaze de la Paska beno. La lastaj du salutoj estis en esperanto (Feliĉan Paskon en Kristo resurektinta!) kaj latino. En nia lingvo tio okazas ekde Pasko 1994.
S-ro Camacho opinias ke “en la Belartaj Konkursoj de UEA la literatura nivelo ne ĉiam brilis (tamen nenio komparebla kun la skandale manipulitaj Floraj Ludoj aŭ la Verko de la Jaro)”. Tio estas opinio plus akuzoj sen pruvoj.
Ni demandu nin: kiu gajnis la lastan premion “La Verko de la Jaro”? Poemaro, kies aŭtoro estas la mastro de eldonejo Mondial, kiu mem presis ĝin.
Unuafoje Afrikano havas periodon de formado en Eŭropo, kadre de la Esperanta Civito. Temas pri kamerunia civitanino, Chamberline Nguefack Zedong, elektita al la Senato okaze de la lasta Zamenhofa Tago, unua afrika senatano (en diversaj listoj kandidatis kvar geafrikanoj, sed nur ŝi estis elektita, por la Verda Listo). Sen.
En marto 2007 aperis du numeroj de la populara informa gazeto pri la esperanta mondo: la tria de la jaro, kun la du centraj paĝoj rezervitaj al la kalendaro de la kongresa sezono, kaj la kvara, kies unua paĝo estas enfokusigita je la inaŭguro de la Civita Parlamento.