Emblema verko en oportuna momento
“Se la verko montriĝas profunde pesimisma, ĝi estas stile sprita, plena je humuro, riĉa je teatraj turnoj (kaj, ĉi-okaze, de tradukaj defioj).
“Se la verko montriĝas profunde pesimisma, ĝi estas stile sprita, plena je humuro, riĉa je teatraj turnoj (kaj, ĉi-okaze, de tradukaj defioj).
La 8an de oktobro dek du ŝtatoj de Eŭropa Unio kvazaŭ pledis por tio kion Donald Trump volis fari en Ameriko: konstrui muregon kontraŭ enmigrontoj (pli precize: rifuĝontoj). Ok el ili situas en la areo de la iama Varsovia Pakto: esceptas nur Rumanio kaj, kompreneble, la ne plu ekzistanta GDR.
Ses komitatanoj (Buller, Lo Jacomo, Moerbeek, Sanchez, Schroder, Weidmann) proponis submeti al ĝenerala voĉdono la decidon vendi unu el la du samstrataj domoj de la Universala en Roterdamo, specife tiun ĉe la pordo 176.
Rekomenciĝas la literaturaj kafejoj en Budapeŝto, organizataj de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de la Esperanta PEN. La venonta disvolviĝos ĵaŭdon la 21an de oktobro 2021 je 18h00 ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, kaj estos speciale dediĉita al la forpasinta civitano Gyorgy Nanovfszky, prezidinto de FAR kaj de Hungaria Esperanto-Asocio.
Unuafoje post multaj jaroj la gazeto “Heroldo de Esperanto” en tradicia formato enhave kreskis je 50%. La ekspansion kaŭzis la nova suplemento “Gepatra Bulteno”, dediĉita al la esperanto-familioj. Tiuj du grandformataj paĝoj pri denaskismo estas aparte riceveblaj, kvankam ili situas ene de la numero 2325 (oktobro 2021), jam ekspedita.
La plejsupra Kortumo de la Pola Respubliko hodiaŭ verdiktis ke la normaro de Eŭropa Unio ne prioritatas rilate al la leĝoj de la pola ŝtato. Konsekvence EU ne rajtus interveni pri la (tre kritikata) reformo de la pola justico.
La Esperanto-Domo en Roterdamo estus jam senhoma, se ne vizitus ĝin veterana eksoficisto kaj TEJO-volontulaj rekrutoj, kvazaŭ en forlasita tranĉeo. El la tri restantaj salajratoj, ŝajne du malsanas kaj la tria plej ofte telelaboras de sia hejmo alilande. Evidenta fazo de malmobilizo.
“Sed la plej mirinda afero okazis la 25an de majo, kiam mi ricevis plian leteron de TEJO. En ĝi oni informis, ke Sud-Koreio rezignis je la [internacia junulara] kongreso kaj demandis, ĉu mi deziras kandidatiĝi denove? Mi decidis, ke mi jam sufiĉe ĝuis tiun ĉi ludon kaj ne plu perdos la tempon.” Tion ĵus afiŝis Stano Belov en la retgazeto “La Ondo de Esperanto”.
La oka Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista okazos en Ĉaŭdefono dum Pasko, 15-18 aprilo 2022 (alveno la 14an), kadre de la ĉeftemo “Esperanto: inter dulingvismo kaj diglosio, inter adopta kaj denaska lingvo”, laŭ la tradicia esplorado pri vivanta lingvo de vivanta komunumo.
Laŭ peto de la Konsulo du komisionoj kunsidis telematike ĉi-semajne, 27 kaj 29 septembro 2021; en ili ambaŭ partoprenis tri vickonsuloj, en unu aŭ alia estis aŭskultitaj aliaj aktivuloj, interalie la estrino de la Senata opozicio kaj prezidintino de Kultura Centro Esperantista.
Post dek ses senpaŭzaj jaroj da kancelerieco, s-ino Angela Merkel lasis sian postenon. Kvankam ŝi neniam kaŝis detalojn de sia privata vivo, la granda publiko ekster Germanio ne scias ke ŝi estas praktikanta kristanino, filino de pastoro. Ŝia patro decidis migri al Germana Demokratia Respubliko, dum la komunisma epoko.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo havas ekde nun “specialan konsultan statuson” ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (EKOSOK), pere de kiu neregistaraj organizoj estas reprezentataj ĉe UN-instancoj. Temas pri la tria NRO uzanta nian lingvon, post UEA kaj Esperanto Radikala Asocio.