Novaj briliantoj en la repertuaro de Anjo Amika
La repertuaro de Anjo Amika riĉiĝis per du famaj kanzonoj, esperantigitaj de Giorgio Silfer.
La repertuaro de Anjo Amika riĉiĝis per du famaj kanzonoj, esperantigitaj de Giorgio Silfer.
Kultura Centro Esperantista sponsoras la privatan lernejon de c-ino Lorena Bellotti, kiu sukcesis enigi esperanto-kursojn por manaĝeroj kaj firmaoj en la oficialan oferton de Regiono Lombardio por kontinua formado.
Kvankam la pandemio blokis la aktivecon de PEN Internacia dum 2020, kaj perturbis la akuratecon de niaj literaturaj kafejoj en Budapeŝto (ili restartos la 1an de oktobro), la nuna jaro estis finance pozitiva por Esperanta PEN-Centro, kiu praktike duobligis siajn enspezojn.
Laŭ instigo de la Kapitulo, la Komitato de Kultura Centro Esperantista, kiu administras la LingvoTestan Sistemon de la Esperanta Civito, decidis pri referencaj tekstoj por la B- kaj C-gradaj lingvotestoj. Por la A-grado ne necesas referencaj tekstoj.
“Mi trovas problema la vortumon de samideano kaj onta estrarano [Robert] Nielsen: “Bonŝance por vi, mi ne estas Carlos [Pesquera, TEJO-vicprezidonto], do mi ne petas publikan pardonpeton pro la uzo de “malsencohava”. Ĉu la homoj kiuj pasintmonate plendis al mi pri la graveco de respekto en la komitato ankaŭ kritikos vin? Ial mi dubas”.
Ankaŭ Sennacieca Asocio Tutmonda estis devigata rezigni pri reala kongreso ĉi-jare, kiam efektive ĝi registris nur kvindekon da aliĝintoj (aparte rimarkinda la dizerto de poloj).
La elektoj por la arbitracia instanco de la Esperanta Civito okazos en junio 2021, koincide kun la sesio de la Parlamento, kies pariteta branĉo, nome la Forumo, havas la ekskluzivan rajton baloti. Tion decidis hodiaŭ la Konsulo, kun la plena apogo de la Kapitulo, aplikante la koncernajn normojn.
La aŭgusta numero (2311) de “Heroldo de Esperanto” tuŝas plej diversajn temojn, kiel atestas la unua paĝo mem: la nova konjunkturo kiu favoras kulturcentrojn kompare al grandaj kongresoj; politika takso pri la nuna pandemio; la neforgesinda sorto de la angla lingvo en Eŭropa Unio ekde Novjartago 2021; la efektiva sukceso de la virtualo; la financa situacio de UEA/TEJO; la evoluo de la nat
Kvankam neniu formale definitiva decido okazis ĝis nun, laŭ la raporto de la financa komisiono starigita antaŭ jaro (prezidata de d-ro Renato Corsetti) kaj la ĵusaj koncernaj komentoj de la Estraro (prezidata de prof. Duncan Charters), la Universala preparus sin al translokiĝo de Roterdamo al Aŭstrio kaj Slovakio.
La Kapitulo kunvenos merkredon la 19an de aŭgusto, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. La ekzekutiva instanco de la Esperanta Civito analizos la nunan konjunkturon, post la finiĝanta kongresa (reale senkongresa) sezono.
“La fakaj kaj landaj asocioj reprezentataj en la Komitato de la Universala responsas almenaŭ 90-procente pri la deficitoj de Roterdamo, ĉar tioma estas ilia pezo en la Komitato, kaj de ilia voĉdonado dependas la aprobo de la deficitaj buĝetoj kaj spezkalkuloj de UEA” opinias la prokuristo de Fondumo Pro Esperanto, analizinte la juran kaj organizan konsiston de la Universala.
Hieraŭ ĉesis tre sukcese kvara eksperimenta kurso de tradukarto ĉe Kultura Centro Esperantista, kadre de projekto Nurenbergo de la Esperanta Civito. La pozitiva rezulto karakterizas la hodiaŭan festotagon, la Tagon de la Pakto (interkonsento lanĉita en 1998).