Maldungoj en Roterdamo pro ŝvebanta bankroto
Antaŭ du tagoj d-ro Mark Fettes, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, konfirmis per cirkulero al la Komitato ke la jara deficito de la asocio en 2019 tanĝos cent kvardek mil eŭrojn, do iom malpli ol kvaronon de la deklarita financa kapitalo. Laŭ tiu tendenco, en 2022 UEA ne plu havos kapitalon en moveblaĵoj, kaj devos ekvendi la domon aŭ la apartamenton en Roterdamo.