La Civitana Registro sub jara kontrolo
Jara kontrolo pri la Civitana Registro okazas dum ĉi tiuj tagoj, sub la respondeco de la vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Miroslava Kirova, kun la kontrolo de la reprezentanto de la politika opozicio, sen. Anna Bartek, kaj la praktika realigo fare de la matrikulisto, sen. Manuela Blanco.