Simboloj kaj diab[o]loj en Heroldo 2319
Per artikoloj, debatoj, intervjuoj la aprila numero de “Heroldo de Esperanto” (2319) prezentas vervan panoramon de la nuna Esperantio.
Per artikoloj, debatoj, intervjuoj la aprila numero de “Heroldo de Esperanto” (2319) prezentas vervan panoramon de la nuna Esperantio.
Laŭ sia kutimo, “Libera Folejo” ĉefredaktata de Karleto Kiunivela morgaŭ publikigos aprilan fiŝon. La blago estos aparte kruela, ĉar ĝi trafos la plurjaran esperon pri nova retejo de la Universala, anoncante ĝian lanĉon kaj tiel pliigante la frustracion ĉe piaj UEA-anoj.
Roterdamo anoncas ĉiujare sian membrostatistikon, kiu estas aparte interesa rilate la individuan membraron, kies kotizoj vivtenas la Universalan. En la dua jarcento de esperanto (ekde 1987) eblas interesa rimarko: averaĝe la Asocio perdas kvincenton da membroj en ĉiu olimpiado.
Kadre de la planata Esplora Instituto de Esperantologio, la katedro pri metodiko de la esperanto-instruado estas la unua kiu sukcesis difini sian programon, danke al la laboro de kvaropa teamo ĉe Kultura Centro Esperantista.
Konsultinte la senatajn grupestrojn (Lorena Bellotti por la verda majoritato, Anna Bartek por la blanka opozicio) la Konsulo, Riichi Karibe, prokrastas la parlamentan sesion kaj kunvokas ĝin definitive al Loklo/Ĉaŭdefono, por 9 aŭgusto 2021.
La tagordoj de la Senata kaj de la Foruma seancoj estos komunikitaj laŭ la limdatoj fiksitaj de la respektivaj reglamentoj.
La pandemio kaŭzas profundajn perturbojn en la ekonomio, pliriĉigante subjektojn jam riĉajn (apotekojn kaj farmacian idustrion unuavice) kaj kondukante al bankroto la sektorojn de turismo kaj de kulturo, ekzemple. Sed paralele al tio ekzistas politika uzo de la pandemio, precipe por surfonigi la kreskantan aŭtoritatismon en la tuta mondo.
En la telematika forumo de Universala Esperanto-Asocio aperis rasismaj mesaĝoj de dumviva membro de UEA. La estraro evidente ne kutimas legi mesaĝojn en tiu forumo, ĉar nur la atentigo de opoziciulo kaŭzis forviŝan intervenon.
La orienta legacio de la Esperanta Civito selektas kandidatojn por deĵorado en Budapeŝto kaj aliaj landoj de la koncernata areo. La deĵoronto evoluos al buralisto kaj povos pasigi longajn periodojn en sia hejmlando, aldone al restadoj ĉe Esperanto-Domoj kaj al misiaj vojaĝoj, kun la perspektivo de plurjara stabaneco.
Kun la sindeteno de la hungara, la eksterpolitikaj ministroj de Eŭropa Unio, apogitaj de Usono kaj Britio, aprobis hieraŭ sankciojn pro la malrespekto de la homaj rajtoj en diversaj ekstereŭropaj ŝtatoj, precipe en Popola Ĉinio. Ĉi tiu replikis tuj, anoncante reciprokajn kontraŭrimedojn.
“Konforme al la kontrakto (manko de eldonado, en ajna formo, kio interalie kaŭzis la retiriĝon de grava kliento, sume ducento da abonoj) la gazeto “Heroldo de Esperanto” revenis al LF-koop, kaj estis vendita al KCE, kiu ekde 2018 regule eldonadas ĝin. LF-koop havas do nenian rilaton plu al la afero.” Tiel respondis LF-koop al retmesaĝo de Fabricio Valle, 11 marto 2021.
Kion opinias la gekolegoj de la Lingva Komitato pri la kreskanta agresema tendenco peti ian oficialigon pri slangaj esprimoj?
D-ino Perla Martinelli proponos kandidaton al la posteno de ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, okaze de la ĝenerala Asembleo de LF-koop (eldonanto kaj posedanto de la revuo), en Ĉaŭdefono, 2 majo 2021. Se akceptite, la nova ĉefredaktoro enposteniĝos ekde la jarkolekto 2022, la 53a de la revuo, kun trijara mandato.