Ambigua respondo el Japanio

HeKo 751 4-A, 6 jan 21

Japana Esperanto-Instituto ĵus afiŝis la tradukon de letero el la eldonejo Gutenberg Orchestra, subskribita de s-ro Sugatsuke Masanobu, kaj datita 28 decembro 2020. S-ro Sugatsuke difinas sin ĉefredaktoro de “Esperanto Culture Magazine”, prezidanto kaj redaktoro de la firmao. La letero enhavas ĉi tiujn alineojn:

Svisaj finvenkistoj alvokas kontraŭ japana eldonejo

HeKo 750 8-A, 26 dec 20

La kunprezidantoj de Svisa Esperanto-Societo (Mireille Grosjean kaj Dietrich Weidmann) dissendis alvokon por batali jure kaj amasmedie (ĉu eĉ per aikido?) kontraŭ japana entrepreno kiu “piratis la sanktan nomon” de la organo de Universala Esperanto-Asocio. La prezidanto de la Universala aliĝis al la premo tiurilate, dum Japana Esperanto-Instituto sekvas malpli sangosoifan taktikon.

Rotacio de delegoj en la Kapitulo

HeKo 750 4-C, 17 dec 20

Dum sia hieraŭa kunsido per skajpo, laŭ monata kadenco sub la prezido de la Konsulo (sen. Riichi Karibe), la Kapitulo de la Esperanta Civito registris internan rotacion de delegoj: ekde Novjartago 2021 pri bibliotekoj okupiĝos sen. Conde Rey (vickonsulo pri klerigado) kaj pri kulturaj projektoj responsos sen.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.