Pliaj mensogoj de Kalle Kniivilä
S-ro Kalle Kniivilä, interalie estrarano de ĵurnalista esperantista asocio, denove malrespektas la ĵurnalisman etikon, aperigante mensogojn en sia skandalgazeto.
Ultimato de Roterdamo al Lomeo
Per letero subskribita de sia prezidanto, d-ro Probal Dasgupta, Universala Esperanto-Asocio hodiaŭ ultimatis al Unuiĝo Togolanda por Esperanto, por ke ĝi marĝenigu sian fondinton, estraranon kaj A-komitatanon ĉe UEA, c-anon Koffi Gbeglo, kiu estas ankaŭ akademiano kaj lingva komitatano (la sola en Afriko).
Anna Politkovskaja, du jarojn poste
Antaŭ du jaroj la rusa ĵurnalistino Anna Politkovskaja estis murdita en Moskvo. La murdo restas ne punita.
Dato neglektita survoje al Pac-Nobelo
Laŭ la afabla permeso de la aŭtoro kaj de la eldonejo LF-koop, ni diskonigas la ĉefartikolon de la presata numero de “Heroldo de Esperanto” (13:2008).
* * *
KCE pretas inviti du kongresojn
La Komitato de Kultura Centro Esperantista kunvenis hodiaŭ en la Esperanto-Domo, sub la prezido de sen. Perla Martinelli. La kunveno pritraktis precipe la staton de la nemoveblaĵo kaj la programon de la venontaj monatoj.
François Grin distancas de esperanto
François Grin, profesoro en la universitato kaj en la altlernejo de tradukado kaj interpretado de Ĝenevo, estas por UEA-anoj kvazaŭ la korifeo de esperanto, pro detalo en lia fama raporto al la franca registaro. Invitite kaj kvazaŭ incensite okaze de la Universala Kongreso en Florenco, li tamen ĉiam atentigas pri sia neesperantisteco, eĉ ne esperantaneco (signifo en PIV 1).
BET solene festos sian jubileon
Dum la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, ĵaŭdon 16 oktobro 2008 ekde 17h00, en salono de la urba biblioteko de Sofio okazos solenaĵo memore al la kvindeka datreveno de la fondo de Bulgara Esperanto-Teatro.
Etnistoj kritikas la politikon de UEA
Post la reago de la Konsulo de la Esperanta Civito pri la kontraŭtibeta politiko de Universala Esperanto-Asocio, reagis ankaŭ la prezidanto de Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj. Kaj post la kritiko de la Konsulo pri la lingvopolitiko de UEA, reagis ankoraŭ IKEL, pere de sia estrarano, tra la gazeto “Kataluna Esperantisto”.
Disertacio pri Amikejo kaj la Esperanta Civito
La Esperanta Civito estas pristudita fare de Viktoria Lambers, studentino ĉe la Libera Universitato de Bruselo, en disertacio liverita al la departemento de sociaj sciencoj la pasintan aŭguston. La temo de la (franclingva) disertacio estas: “La lingvo kiel faktoro de identeco kaj ĝia interagado kun la politiko: la kazo de la esperantista komunumo de La Calamine”.
"Mare nostrum" invitis esperanton
Turkio, Cipro, Grekio, Slovenio, Kroatio, Makedonio, Italio, Alĝerio, Maroko, Hispanio, Portugalio kaj… Esperantio!
La Konsulo renkontis la Sekretarion de SAT
La Konsulo de la Esperanta Civito renkontis hieraŭ en Parizo la ĝeneralan Sekretarion de Sennacieca Asocio Tutmonda, Kreŝimir Barkoviĉ, okaze de vizito en la SAT-sidejo. Dum la interparolo, kiun partoprenis ankaŭ sen. Perla Martinelli, pluraj politikaj temoj estis traktataj.