En 2023/24 la unua EIE-studjaro

HeKo 788 8-B, 4 jun 22

Esplora Instituto de Esperantologio estos inaŭgurita en aŭtuno 2023. Tiu estas la limdato kiun metis al si la teamo de Kultura Centro Esperantista, eklaborinta hodiaŭ sub la kunordigo de c-ino Lorena Bellotti. En la teamo aktivas gec-anoj Marie-France Conde Rey (katedro pri lingvodidaktiko), Alessio Giordano (katedro pri lingvistiko) kaj Giorgio Silfer (katedro pri literaturo).

Du recitaloj de Anjo Amika en BET

HeKo 788 3-A, 24 maj 22

Du recitaloj de Anjo Amika en la programo de Baltiaj Esperanto-Tagoj: la 12an kaj la 15an de julio 2022 en Klaipeda, Litovio. En la dua la kantistino el hungarlingva eduko proponos repertuaron kiu igis ŝin la plej fama en specifa esperantlingva publiko, nome la kristana, per “Dimanĉa koncerto”; preĝejo aŭ kapelo estos akustike plej konvenaj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.