Kongresa numero 2012 de Heroldo

HeKo 514 3-B, 2 sep 12

La kongresa numero de “Heroldo de Esperanto” atingis la abonantaron, danke al la raportoj verkitaj de sen. Dieter Rooke, korespondanto el Hanojo pri UK, kaj al la enpaĝigo de sen. Anna Bartek, ĉefa redaktoro.

La gazeto enhavas la plej gravajn dokumentojn de UK, inkluzive de paroladoj: ĝi estas, kiel kutime, fundamenta rimedo por la estontaj historiografoj de la esperanto-mondo.

Budapeŝto restu Budapeŝto

HeKo 513 3-B, 16 aug 12

La 27an de septembro 2012 okazos literatura kafejo en la hungara ĉefurbo: la unua organizita de Fajszi Amika Rondo kaj Esperanta PEN-Centro. Eniro libera.

Fajszi Amika Rondo estas neformala grupiĝo de intelektuloj, ne nur hungaraj, kiuj amas Budapeŝton kaj deziras ke ĝi gardu referencan rolon por nia kulturo, aktuale kaj ne nur historie.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.