Forpasis civitano Péter Rados
La 3an de marto 2012 forpasis c-ano Rados Péter András (pseŭdonimoj: Radozo, Poeto, Poego) post mallonga malsano; informis lia filino Mária. Li naskiĝis la 30an de majo 1941.
La 3an de marto 2012 forpasis c-ano Rados Péter András (pseŭdonimoj: Radozo, Poeto, Poego) post mallonga malsano; informis lia filino Mária. Li naskiĝis la 30an de majo 1941.
La 12an-14an de oktobro 2012 okazos la inaŭguro de la Esperanto-Domo en Malago, Andaluzio. La programon ĵus difinis, en siaj ĉefaj linioj, la Asembleo de Esperanta Naturamikaro, interkonsente kun la proprietulo, Fondumo Pro Esperanto.
Esperanta Naturamikaro havas novajn juran sidejon kaj fiskan adreson: ne plu ĉe unu el la kunfondintoj de la asocio, sed ĉe la Esperanto-Domo de Andaluzio, en urbo Malago, kies inaŭguro estas definitive fiksita je la 12a de oktobro 2012. La nuna poŝtfako restas kiel korespondadreso, kvankam en alia urboparto.
Nia mondo zorgige malsanas. Vanus ĝemi, ke trafis ĝin malbonintenca bakterio. Ne, la homaro mem respondecas pri sia priplorinda stato.
Ene de nur tri monatoj Giorgio Silfer kontribuis per tri novaj dramoj al la esperanto-teatro.
Per la aprobo de Lex Argentaria la Senato instituciigis konsorcian servon kiu de kelkaj jaroj utilis al establoj kaj individuoj en la Esperanta Civito. Naskiĝis tiel Fondumo Pro Esperanto (FPEF), kies unua administra jaro ĵus ĉesis.
Gratuloj pro la ĵusa Google-decido tuj atendis la delegiton de Kultura Centro Esperantista, reprezentanta nian lingvon, kiel kutime kaj en ekskluziveco, ĉe la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo.
ALTE estas kunsidanta en Kopenhago, laŭ laborgrupoj pri fakaj temoj. Sen. prof. Giorgio Silfer partoprenis hodiaŭ en du el ili.
Esperanto iĝis la 64a lingvo de Google por la aŭtomata tradukado. Jen la oficiala anonco:
Post uvertura poemo de Alberto Garcia Orive pri 2012, ankaŭ la prezidanto de LF-koop, Marc Hiltbrand, bondeziras al la legantoj de “Literatura Foiro” okaze de la nova jarkolekto, la 43a de la plej longe ekzistanta kultura revuo en nia lingvo.
La kvincenta numero de la reta novaĵbulteno HeKo estis menciita hieraŭ dum agrabla renkonto de c-ano Giorgio Silfer kun la brusela esperanto-komunumo, en vere internacia merkreda klubvespero, kun partoprenantoj originaj el deko da landoj.
Anjo Amika havis afablan inviton al tre interesa elsendo laŭ la suba ligilo, kie troveblas multaj tre interesaj programeroj en esperanto. Ŝi spektis esperantlingvan filmon: “Hitler kaj Esperanto”, ŝi aŭskultis muzikon de Kaj Tiel Plu.
La registaro de la Kabinda Respubliko decidas ĉi-semajne pri la listo de fakuloj kunlaborontaj kun la Lingva Komitato de Esperantio por la normigo de la kabinda nacia lingvo Fiote.