Unuafoje ekstereŭropano en la gvido de KCE

HeKo 499 7-B, 28 jan 12

Unuafoje ekstereŭropano membras en la Komitato de Kultura Centro Esperantista: c-ino Jun Liu el Popola Ĉinio estis elektita kiel sekretario hodiaŭ fare de la Asembleo de KCE — ŝi ricevis pli da voĉoj ol la alia kandidato, s-ino Elisabeth de Mestral el Svislando. Ĉi-lasta deponis sian kandidatecon en aŭgusto, sed malkonfirmis ĝin du semajnojn antaŭ la Asembleo.

Estos pli granda la nova Kapitulo

HeKo 499 1-C, 20 jan 12

La ekspansio de la Esperanta Civito montriĝas ankaŭ en la pligrandiĝo de la Kapitulo. La nova registaro unuafoje konsistos el naŭ membroj, la maksimumo antaŭvidita de la Konstitucio.

Prezidos la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey, kiu rezervas al si, krom la kunordigado, la delegon pri eksteraj rilatoj kaj tiun pri Komitato Armand (esperantistoj en prizono).

Pli malfacile por la Verdanoj majoritati

HeKo 498 9-C, 18 jan 12

Pro la konstitucia amendo kiu malaltigis la balotpremion la Verdanoj havas unu senatanon malpli ol en la antaŭa mandato, kvankam la Verda Listo atingis pli altan procentaĵon ol antaŭ kvin jaroj.

Tial ke la Verda grupo en la Senato enhavos ses ekstereŭropanojn, kaj certe ne ĉiuj naŭ eŭropanoj ĉiam alestos, probable la sesioj estos kvorumaj danke al la opozicioj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.