Pri Claude Piron kaj bonlingvismo
La tezoj esprimitaj de Claude Piron en “La bona lingvo” metis en unu sakon kaj PIVon kaj la Piĉistojn. Piron asimilis Gaston Waringhien kaj Kálmán Kalocsay, unuflanke, al iliaj epigonoj en Ĉeĥio, aliflanke. Kompreneble li inkluzivis en tio ankaŭ aŭtorojn inter la du flankoj (laŭskale eble pli proksimajn al la dua), kiel Fernando de Diego.