Incendio preskaŭ detruis Bonan Esperon

HeKo 456 2-A, 2 okt 10

Ni saviĝis el grandega fajro, kiu alvenis fortege nokte de la nordo.

Se estus dumtage, oni pli sekure povus batali kontraŭ la flamoj, sed nokte ĉiuj bestoj, ĉefe la serpentoj fuĝas de la fajro rekte al la homoj, kiuj volas kontraŭbatali… Tamen ni sukcesis defendi niajn domojn kaj legomejojn. Ĉe la lago ĉio estas nigra, kaj eĉ brulis la elektra drato kaj iom da tuboj.

La numero 23 de "Femina"

HeKo 454 9-B, 22 sep 10

“Masklismo: jen fore, jen apude” estas la ĉeftemo de la numero 23 de la revuo “Femina”, septembro 2010.

Fore en la tempo, per la ekzemplo de Hipatia (aŭ “Kiel neniigi la ekziston de virino”): longa eseo de Perla Martinelli, plus recenzo de Giorgio Silfer pri la ĵusa filmo “Agora”, de la hispana reĝisoro Alejandro Amenábar.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.