Dika tagordo en Bruselo
La Konsulo dissendis la tagordon de la Senata sesio okazonta en Bruselo post ok tagoj. Pluraj normoj estos submetataj al konfirmo, amendo aŭ aprobo.
La Konsulo dissendis la tagordon de la Senata sesio okazonta en Bruselo post ok tagoj. Pluraj normoj estos submetataj al konfirmo, amendo aŭ aprobo.
La lerneja jaro 2007-08 finiĝas en Togolando, kaj la 18a de julio estos la lasta tago. La 14an de julio jam kolektiĝas amaso da gelernantoj kaj gepatroj en Institut Zamenhof (proprieto de TIETo, aliĝinta al la Pakto) por peti lokon por la lerneja jaro 2008-09.
Kadre de la ĉi-jara Plurnivela Internacia Kursaro de KCE en Svislando, la grupo B havas sian fokuson super la preparo de libreto kiu inaŭguros la serion “Facilaj Legantoj” en nia lingvo. Temas pri romano adaptenda al la postuloj de la B1-nivelo: do reduktenda, konsensenda, klarigenda.
Humphrey Tonkin komentarias la respondon de c-ano Giorgio Silfer pri la UEA-jubileo, aperinta en “La Ondo de Esperanto”:
La duonjarcento de “Esperanta antologio” estas la akcento en la junia numero 233 de la revuo “Literatura Foiro”. Eseo de Carlo Minnaja rememorigas la jubileon, esplorante la evoluon de la projekto.
En dato 25 junio 2008 en la diskutlisto “Lingva demokratio” (al kiu aliĝas ankaŭ nia novaĵagentejo) s-ro Jukka Pietiläinen afiŝis la suban:
Skribis Ken Miner, esperantilingva intelektulo usona:
La Parlamento de la Esperanta Civito honoros la centan datrevenon de epizodo en la historio de Belgio, Germanio kaj Esperantio: en aŭgusto 1908 dum deko da tagoj la teritorio de Neŭtrala Moresneto (aneksota de Belgio post la unua mondmilito) estis sendependa ŝtato kun esperanto kiel oficiala lingvo. La efemera, ne agnoskita subjekto de internacia juro nomiĝis Amikejo.
Laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, eblas ekvivalentoj pri la jam ekzistantaj esperanto-diplomoj, se akiritaj antaŭ 2006, dato de la aprobo de direktivo Muhlemann.
La disertacio de Giulia Gagliardi “Giuseppe Peano e il Latino Sine Flexione. Un matematico alla ricerca di una lingua per la comunicazione internazionale” (du volumoj, entute 554 paĝoj) estos diskutata venontan lundon, 14 julio 2008, en la universitato de Torino, fare de prof. Enrico Pasini (filozofo), prof-ino Clara Silvia Roero (historiisto pri matematiko) kaj prof.
Post pluraj afablaj rifuzoj (unuavice el la reĝa nederlanda familio) fine troviĝis alta protektanto por la Universala Kongreso en Roterdamo.