Klimato kiel prioritato por Naturamika Internacio
La jara konferenco de Naturfreunde Internationale disvolviĝis hieraŭ, bedaŭrinde ankoraŭ nur en virtuala surogato, kvankam principe kunvokita apud Graz, Aŭstrio (pacifistoj ĵus havis pli da kuraĝo mondkongresante en Barcelono). La delegito de Esperanta Naturamikaro ĉi-foje rezignis partopreni, sed li skribe komunikis apogon al la asemblea dokumento pri klimataj protektado kaj justeco.