Pro Esperanto tre aktiva kiel regio
Fondumo Pro Esperanto estas aparte aktiva ĉi-monate kiel regio, zorgante pri la flegado de diversaj nemoveblaĵoj, en Svislando, Hispanio kaj Burundio.
Fondumo Pro Esperanto estas aparte aktiva ĉi-monate kiel regio, zorgante pri la flegado de diversaj nemoveblaĵoj, en Svislando, Hispanio kaj Burundio.
Abeloj simbolas urbon Ĉaŭdefonon, kie meze de aŭgusto 2022 disvolviĝos la 11a Kultura Esperanto-Festivalo. “Abeletoj” estas la membroj de la teamo kiu jam de kvar monatoj aktivas por prepari la aranĝon: ilin kunvokas al semajnaj kunsidoj, parte skajpaj, c-ino Manuela Blanco.
Ekformiĝas la stabo kiu gravitos ĉirkaŭ la Tanganika Esperanto-Domo. La unuaj oficoj estas jam lokalizitaj: ekonomo kiel referenca por Pro Esperanto kiel regio; vicadministranto por konektado inter Afrika Esperanto-Instituto kaj Kultura Centro Esperantista; kortisto por kontroli ĉiutage la konstruon, se neniu deĵoras tie.
Hodiaŭ matene en hotelo de Buĵumburo komenciĝis la 6a Afrika Esperantologia Semajno, kun la fizika partopreno de ok selektitaj geaktivuloj: ses el Burundio kaj du el Kongolando. Morgaŭ posttagmeze la trejnado daŭros ĉe la Tanganika Esperanto-Domo, kies ŝlosilojn ricevis c-ano Giorgio Silfer.
Presita kaj ekspedita estas la numero 309 de “Literatura Foiro” (februaro 2021), kiel kutime bunta kaj varia, sub la ĉefredaktado de c-ino Perla Martinelli: jam la 52a jarkolekto senpaŭze, ĉi-foje kun kovropaĝoj kaj interna filigrano inspiritaj de Dante Alighieri, la plej universala poeto (1265-1321).
La violento de la kaosuloj kaj la brutala reago de la polico kaŭzis centojn da arestitoj kaj da vunditoj ĉi-semajne en Nederlando, kadre de amasaj protestoj kaj tumultoj pro la kurfo kaj la trudizolo dekretitaj de la registaro fronte al la pandemio.
La ĝenerala Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto renovigis hodiaŭ en Buĵumburo sian organigramon.
Kun sincera doloro ni anoncas la forpason de c-ano Jean-Jacques Lavanchy, okazintan 27 decembro 2020 en Svislando, post longa malsano, dum lia 87a aĝjaro.
Kultura Centro Esperantista komisiis naŭ klerulojn prepari la studprogramon de la planata Esplora Instituto de Esperantologio.
La plej gravaj biblioteko kaj hemeroteko en la belga Esperantio ĉesis ekzisti: s-ro Ronald Rotsaert ne sukcesis eviti la demobilizon de la fama fondaĵo Vanbiervliet en Kortrejko — 8.500 libroj kaj pli ol 10.000 jarkolektoj de periodaĵoj.
La vickonsulo pri financoj, c-ano Giorgio Silfer, atingis hodiaŭ Afrikon. Post transita etapo en Etiopio, li alteriĝis en Buĵumburo, kie post mallonga atendo en la flughaveno li trapasis teston por konstati ke li ne malsanas je tiu gripego, kiu havas jam variantojn anglan, brazilan kaj sudafrikan, sed ne estas nomebla kiel ĉina, spite al sia nerefutebla origino.
La numero 2316 (januaro 2021) de “Heroldo de Esperanto” jam atingis sian legantaron en Eŭropo. Ĝi inaŭguras la novan jaron, kaj la 97an kolekton de la jam centjara gazeto, nun monata, sed daŭre kvarpaĝa en granda formato (A3), laŭ sia tradicio.