"Literatura Foiro" 251 kun Leen Deij spirite
La junia “Literatura Foiro”, numero 251, omaĝas al nia kunlaborinto c-ano Leen Deij, kies laste verkita poemo “La vojaĝo” uverturas. Sekvas la oracio de sen. Giorgio Silfer, kiu en Milano prezentis lian interesan vivon kaj enorman talenton de verkisto kaj publicisto.