Senatokonsultoj pri novaj normaroj
La Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe, anoncis la proponon de aldona amendo al Lex Valeria (pri la familia juro) kaj la proponon de leĝo pri la Civita stabo, liveritaj de ambaŭ Senataj grupestrinoj.
La Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe, anoncis la proponon de aldona amendo al Lex Valeria (pri la familia juro) kaj la proponon de leĝo pri la Civita stabo, liveritaj de ambaŭ Senataj grupestrinoj.
La Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe, anoncis la proponon de direktivo pri Komuna Integrita Biblioteka kaj Arkiva Sistemo (KIBAS), liverita de la paktintoj Fajszi Amika Rondo kaj Itala Interlingvistika Centro; referanto: c-ano Alessio Giordano. La propono, tuj submetita al forumokonsulto, eniros la tagordon de la Foruma sesio en Rozoj, 7 oktobro 2022.
“Kulture bunta” estas la plej trafa epiteto por ĉiu numero de Literatura Foiro, kaj speciale tiu de oktobro 2022 (319), akurata pli ol ĉiam, en la 53a jarkolekto.
Samtempe kun la sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko, Moskvo kunvokis plebisciton (ne referendon) en la ruslingvaj teritorioj de orienta Ukrajno, praktike sub okupacio. Aldone, partan mobilizon de la armeo, kio egalas al la intenco defendi tiujn teritoriojn post la aneksado al Rusio.
Dum sia unua kunsido prepare al la 12a Kultura Esperanto-Festivalo (Ĉaŭdefono, 24-29 julio 2023) hieraŭ la Abeletoj ricevis informon pri la finance pozitiva rezulto de la 11a KEF, laŭ interna komuniko de la revizoro de Kultura Centro Esperantista.
Jam dum la pasintaj elektoj al la Parlamento de la Itala Respubliko (marto 2018) ĉesis la dupoluseco kiu karakterizis la politikan sistemon dum la antaŭaj dudek kvin jaroj.
Konforme al la art. 10, par. 1, de la Senata reglamento, la Konsulo kunvokis la Kapitulon kaj la senatajn grupestrojn por decidi pri la definitiva tagordo de la parlamenta sesio en Rozoj. La telematika kunsido disvolviĝos 22 septembro 2022 matene, komence de la ordinara Kapitula kunveno.
Jam de kelkaj jaroj la Hungario de ĉefministro Orban estas en la fokuso de fortaj kritikoj fare de Eŭropa Unio.
Li ŝanĝis kvarfoje sian familian nomon, kiu komence estis Mager kaj laste Dotan, sed li restis la unua israelano kiu petis la esperantan civitanecon, kaj registriĝis kiel David Ŝamgar en 2001, partoprenante en la unuaj elektoj por la Senato.
“La 79a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos, kune kun la ILEI-kongreso, inter la 5a kaj la 12a de aŭgusto 2023 en Lignano, Italio [Venecilando]. Origine la IJK devis okazi en Marina di Massa [Toskanio], sed pro nekonsento kun la kongresejo, la loko estis ŝanĝita al Bella Italia Village.”
“Se Interreto tute kadukigis tradiciajn kopirajtojn, kiuj estas la alternativoj? En ĉi tiu prelego ni esploros la diversajn flankojn de ĉi tiu demando de la vidpunktoj de verkistoj, privataj eldonistoj kaj publikaj arĥivistoj, provante harmoniigi kulturon, ekonomion, moralon, teknologion kaj juron.”
Malgraŭ fanfaronado pri pacifismo kaj neŭtralismo (ĉi-lasta ne en la zamenhofa senco, kiu egalis al homaranismo) oni produktis tro malmulte da dokumentoj kaj tekstoj pri paco, en esperanto. Interalie mankas la fama korespondado inter Albert Einstein kaj Sigmund Freud.