Unua lingvotesta sesio de KCE en Budapeŝto
Laŭ peto de la orienta legacio de la Esperanta Civito, Kultura Centro Esperantista organizis hodiaŭ lingvotestan sesion en Budapeŝto. Fakte ĝi estis la unua en Hungario, kie KCE planas duan jam en marto 2022.
La ekzamenon sukcese trapasis c-ino Ĥadiĝa Alieva, kiu atingis la diplomon por la nivelo B1 laŭ LTSEC. Ekzamenis gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.