Jam kvin kandidatoj por tri kortumaj postenoj
La Forumo de la Esperanta Civito renovigos la Kortumon por la mandato aprilo 2018 — aprilo 2020 la venontan monaton, laŭ alvoko jam dissendita la pasintan aŭguston.
Ĝis nun kvin gecivitanoj kandidatas por la tri postenoj de kortumano: Giuseppe Campolo, Hilary Chapman, Moresson Feïdangaï, Andrés Martín kaj Tiziana Rogora.