Unua literatura seminario en Dakaro
HeKo 333 6-B, 3 jul 07
“Neniam mi havis la okazon partopreni en tiel intensa, interesa kaj kleriga seminario en esperanto” deklaris s-ro Yacinthe Nicolas Badij post la sephora seminario pri nia literaturo, dimanĉon la 1an de julio 2007 en Dakaro, ĉe Hotelo Le Lodge, kvazaŭ esperanta entreo en la menuo de la 73a PEN-mondkongreso, kiu parte financis ĝin, kune kun LF-koop.