Nomumo de la delegitoj al la Forumo
Per la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito estos baldaŭ renovigita unu el la du branĉoj de nia Parlamento, 2025-29.
Konsekvence la paktintaj establoj havos tempon ĝis 30 marto 2025 (la tago antaŭ la inaŭgura parlamenta sesio en Malago) por renovigi sian delegacion en la Forumo, la alia parlamenta branĉo.